Atendoj kaj rezultoj

Jen, kiam mi komencas verki ĉi tiun tekston, estas dimanĉo, la 10-a de januaro 2016, precize unu semajno post la fino de la 7-a Junulara E-Semajno. Kvankam pasis jam sufiĉe multe da tempo, en mia memoro daŭre vivas la bildoj pri la aranĝo, refreŝigataj de la fotoj alŝutitaj de la partoprenintoj al Facebook. La memoron refreŝigas ankaŭ la teksto de Stela, la ĉeforganizanto de la evento, skribita kaj publikigita tuj post ĝia fino. Malgraŭ tio, ke mi alte estimas Stela kaj aprezas ŝian grandiozan laboron, mi sentas bezonon… hmm… kompletigi la tekston per mia vidpunkto.

Unue, konfesendas la jeno: mi ne ĉeestas en la movado de multaj jaroj, mi ne memoras la tempon de IS/AS. Ĉio, kion mi scias pri tiu epoko, estas rezulto de tio, kion mi aŭdis de pli spertaj esperantistoj kaj kion mi legis (ekzemple la intervjuon de Stela mem al LukiZ kaj aliajn dokumentojn preparante la prezentaĵon pri la historio de PEJ en 2014). Kaj de tiuj fontoj mi scias, ke la fondintoj de JES intencis krei novjaran aranĝon kiu okazu en Mez-Eŭropo — do, ne nepre tuj apud la pollanda-germania landlimo, eĉ ne nepre alterne en tiuj du landoj. Do, kiam oni jam sciis, ke IJK en 2015 okazos en Germanio kaj PEJ kandidatiĝis ĉe TEJO por gastigi la kongreson en 2016, la jarŝanĝo 2015/16 montriĝis bonega ŝanco por okazigi JES-on en alia lando — por ke la partoprenantoj ne tediĝu kaj por senŝarĝigi la du landajn sekciojn, GEJ kaj PEJ, de la organizado de unu plia evento. Tial oni proponis ĉeforganizadon de la evento al HEJ.

HEJ akceptis la proponon, kompreneble sub kelkaj kondiĉoj. La akcepto ne estis entuziasmoplena, sed mi ja komprenas tion — samtempa organizado de JER, IJS kaj JES ne estas facila tasko kaj bezonas homfortojn. Nun mi trarigardas la unuajn mesaĝojn en la organiza retlisto de JES 2015 kaj mi vidas pravan miron de kelkaj HEJ-anoj: “Ĉu nur tri poloj en la organiza teamo?!”. Mi komprenas ankaŭ la konsterniĝon flanke de HEJ post kiam ekvakis la tre grava posteno de administranto de partoprenantoj en la teamo — la posteno kiun finfine mi akceptis okupi. Sed fine la 11-an de decembro 2014 la decido estis prenita: PEJ kaj HEJ organizas la 7-an JES-on en Hungario.

La jaro 2015 estis plena je diversaj organizaj demandoj kaj prizorgindaj aferoj. Mi mem unuafoje estis en kerna organiza teamo kaj nur tiam mi ekkonsciis kiom da antaŭpreparoj bezonas junulara aranĝo. Estis kelkaj fuŝoj, kiujn ni povis eviti: la aliĝilo ekis en aprilo, kio estas frue kompare al la lastaj JES-oj, sed tamen preskaŭ jar-trionon post kiam ni planis tion. La kotizosistemo estis strange priskribita, mi mem foje konfuziĝis pri ĝi, sed ial mi ne ĉiam petis klarigojn de la aferoj. Tio kaŭzis pliajn ŝanĝojn, pliajn konfuzeblojn… Kaj fine, mi ege bedaŭras ke kelkaj homoj senmotiviĝis pri kunorganizado de JES kaj ilia helpo efektive mankis.

Tamen… al la 7-a Junulara E-Semajno en Hungario aliĝis 162 personoj, el kiuj 20 malaliĝis anataŭ la aranĝo kaj 13 tute ne venis. Do, la aranĝon efektive partoprenis 129 personoj el 23 landoj. Surprize, plej multaj partoprenantoj venis el… Germanio (28 personoj). Sekvis la du “organizaj” landoj: Hungario (24) kaj Pollando (12). Poste Francio (10), Nederlando kaj Slovakio (po 7), Britio (5), Italio kaj Rusio (po 4). Po 3 personoj estis el Brazilo, Hispanio, Kroatio kaj Ukrainio, po 2 personoj venis el Belgio, Svislando, Ĉeĥio, Danio, Serbio kaj Svedio. Unuope venis partoprenantoj el Aŭstrio, Kanado, Japanio kaj Norvegio.

Kiel mi komentu la statistikojn? La JES estis malgranda. Mi pensas ke neniu serioze atendis aranĝon pli grandan ol ekzemple tiu de Naŭmburgo, sed tamen la rezulto ne estis kontentiga. Kion ni faris malĝuste aŭ ĝuste ne faris? Ĉu maltro da varbado? Ni ĉeestis la antaŭan JES-on en Weißwasser, poste grandajn aranĝojn kiel IJF, IJK, kaj ankaŭ malgrandajn sed regionajn, kiel ekzemple JER en Hungario, TER en Slovakio. Ĉu eble mankis tiu persona varbado? Aŭ ĉu simple Hungario neniam allogos pli ol 150 homojn por junulara Esperanto-aranĝo?

Sed, tamen, malgraŭ la malmulteco de la partoprenantoj, laŭ mi la evento estis bonega. Verdire, mi multe laboris kaj kiam mi akceptis mian postenon en la organiza teamo mi ne pensis, ke ĝi postulos tiom, sed mi sentas, ke mi faris plej bone laŭ miaj kapabloj. Ĉar nu, eble por kelkaj estos novaĵo, sed… ni ne estas profesiuloj (aŭ almenaŭ ne ĉiuj). Ni ne estas homoj kiuj lernis kiel organizi eventon, faris tion multfoje kaj estas salajrataj pro tio — tiam la programkotizo devus esti eĉ pli alta. Ni estas volontuloj, kiuj emas organizi mojosan eventon por mem amuziĝi kaj por ke sekvontjare iu alia organizu similan kaj oni povu kune ĝui la esperantujan etoson. Mi komprenas, ke homoj pagas kaj volas ricevi tion, por kio ili pagis, sed nekomprenemo de kelkaj vere surprizas min.

En la lasta nokto de la evento mi sentis min feliĉa — feliĉa, ke finfine finiĝas semajno plenplena je laboro kaj je kelketaj homoj kiuj plendas malgraŭ ĉiaj miaj (kaj niaj) streboj. Mi pensis: neniam plu mi organizos eventon. Sed la sekvan tagon mi ekkonsciis, ke mi ŝatas (f)esti kun esperantistoj kaj mi jam antaŭĝojas la 72-an IJK-on, dum kiu mi laboros eĉ pli kaj ripozo atendos min verŝajne nur post la UK en Nitro.

Sed mi revenu al la temo de la JES… Ĝi pasis. Kaj ĝi estis bonega. Estis kelkaj fuŝoj, pri kiuj mi memoras kaj de kiuj mi lernis, sed ili ne damaĝis la bonegan etoson. La teksto de Stela priskribis la eventon kiel iun aĉan malsukceson… Tamen mi aŭdis unu partoprenanton diri eĉ: “Tiu JES estas speciala, ĉar okazis neniu skandalo!”.

Kelkaj atendis skandalon kaj devis seniluziiĝi. Kelkaj atendis senfuŝan, profesian eventon kaj same devis seniluziiĝi. Mi atendis renkontiĝon kun miaj amikoj kaj la pompan JES-etoson — mi kontentiĝis.🙂