Saluton! Mi estas Tobiasz aŭ Tobiaszeto – nomata tiel por eviti konfuzon kun la alia Tobiasz. Mi naskiĝis en la jaro 1998 en la sudpollanda urbo Krakovo. Ankoraŭ nun mi vivas ĉi tie, lernante en liceo (ĝis 2017) kaj ankaŭ en duagrada muzika lernejo. Mi havas vastan intereskampon, sed mia ĉefa interesiĝo kaj hobio estas lingvoj. Krom la polan kaj Esperanto, mi parolas ankaŭ la anglan, iom la francan kaj iomete la hungaran. De tempo al tempo mi ŝatas lerneti ankaŭ aliajn lingvojn.
Mi ekinteresiĝis pri Esperanto kaj komencis lerni la lingvon komence de 2011. Mi enmovadiĝis tamen nur en 2013, unue partoprenante aranĝojn de la loka Esperanto-klubo kaj poste komencante mian agadon en Pola Esperanto-Junularo, kies membro mi estas ekde 2014. En la jaro 2014 mi membriĝis ankaŭ en Universala Esperanto-Asocio kaj en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En la oficperiodo 2014-2016 mi estas Komitatano A de TEJO por PEJ.
Malgraŭ mia juna aĝo kaj ne tiom longdaŭra esperantista sperto, foje mi havas opiniojn pri diversaj aferoj rilataj al Esperanto, la movado aŭ tute aliaj kampoj. Kaj la opiniojn mi strebos prezenti en ĉi tiu blogo. Espereble, per korekta ĝusta lingvaĵo.