Iri rekte al enhavo
  • Ĉefpaĝo
  • Pri mi

Etikedoj

2015 2016 Arkones Besenyei blogo E-aranĝo E-blogo E-kulturo E-movado finvenkismo GEJ HEJ IJF IJK JER JES lernu.net Libera Folio Nitro PEJ raŭmismo statistikoj TEJO TER Thorsen UEA UK Żebrowski

Kategorioj

  • E-aranĝoj (1)
  • Esperantujo (1)
  • Eventoj (1)

Tobiasz, la eta

Eta esperantisto en la granda mondo.

Menuo
Kromprogrametoj
Serĉi

E-blogo

Por kiu estas la movado?

Eble la retejo lernu.net ne tre taŭgas por ekkoni la veran, vivan Esperantujon, sed situacio okazinta ĝuste tie instigis min krei ĉi tiun blogon kaj verki ĉi tiun blogaĵon. En la pollingva forumo iu uzanto skribis, ke post kelkjara paŭzo li volas reveni al lernado de Esperanto. Tiucele li kreis propran blogon pri kuirarto, sed daŭre havas problemon pri la rilata terminaro. Dum kvin tagoj respondis nur unu persono, tial la rekomencanto plend-riproĉe mesaĝis: “Mi miras, kiel disvolviĝu la Esperanta blogaro, se ne estas helpemaj spertuloj …..” [tiele].

Mi ne volas diri, ke la mesaĝo nervozigis min, sed… jes, ĝi nervozigis min. Mi celas nenies ofendon, tamen mirigis min la aŭdaco de la ulo – kiel novulo povas postuli de spertaj esperantistoj helpon pri terminaro, pri ĉiu aparta vorto, pri afero tiom facile kontrolebla en vortaroj? Mi konscias, ke ĉi-foje temas nur pri unu homo (eble en la estonteco li iĝos sekva kverelegema aktivulo de la pola Esperanto-movado?). La temo tamen estas tre proksima al la demando, kiom amika al niaj karaj komencantoj kaj novuloj devus esti la movado. Unuj opinias, ke krokodilado en la Esperanto-kluboj ne estas malĝusta, kiam ĉeestas novuloj – aliaj konsideras tion hontinda. La dana verkisto Poul Thorsen (1915-2006) skribis eĉ: “Se ni pro la novuloj nacilingve en kluboj babilas, laŭ similaj reguloj lerni naĝon sen akvo utilas”. La komparo certe estas trafa kaj pripensinda.

Sekve ni povas demandi: se la movado ne tro koncentriĝu pri novuloj, kio do estu ĝia ĉefa celgrupo? Finvenkistoj asertus, ke esperantistoj devas ĉiam kaj ĉie propagandi la lingvon, varbi por ĝi kaj fari ĉion eblan por enkonduki ĝin kiel mondskalan solvon de la lingva problemo. Do, ĉiun ni sciigu pri Esperanto! Sed ĉu nur al mi tio ŝajnas tre utopia? Ne! – la Manifesto de Raŭmo el 1980 konstatas tre klare:

la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn

Poste la aŭtoroj mencias, ke temas ekzemple pri la propedeŭtikaj valoroj de la lingvo, pri sendiskriminaciaj kontaktoj kaj kreo de novtipa internacia kulturo – kion esperantistoj ja atingas divermaniere: junuloj ĝuas la internacian etoson en Esperantaj renkontiĝoj, la kulturo fartas bone (por vidi pruvon – venu al Arkones). Sed ĉu ne estas iom egoisme konstati, ke nia agado koncernu ĉefe nin mem? Laŭ mi – ne. Ni agu tiel, kiel ni agas kaj strebu, ke en la venonta generacio estu pli da esperantistoj ol en la nuna. Tio devus sufiĉi. Sed ĉu sufiĉos? Ĉu la nepoj nin benos? Tion ĉiakaze ni neniam scios.

Konklude, ne estas facile distingi la ĉefan celgrupon de la Esperanto-movado. Esperantistoj havas diversajn vidpunktojn, sekve la neŭtraleco, kiun jam de pli ol jarcento klopodas gardi Universala Esperanto-Asocio, estas tre grava por ni ĉiuj. Ni devas kunlabori pri etaj celoj, el kiuj iam kreiĝos nia komuna vizio de la mondo. Ĝis tiam – ni laboru en paco kaj respektante la opiniojn de la aliaj. Eĉ se kelkaj uzurpas al si la rajton paroli nome de la tuta komunumo.

Advertisements
sabaton, la 7-an de Marto 2015 je 21:21Tobiasz Kubisiowski Arkones, blogo, E-aranĝo, E-blogo, E-kulturo, E-movado, finvenkismo, lernu.net, Libera Folio, raŭmismo, Thorsen, UEA 3 komentoj
Blog at WordPress.com.